Cxi tiu unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en auxgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaux la unua veninta de Kubo!
La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj engagxitaj en la esperanto-movado, kiuj jam prezentigxis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj de la 66a IJK en julio 2010 en Havano.
La ok titoloj de cxi tiu albumo, cxiuj en esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso ..
Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj `Chan Chan' de Francisco Repilado (Compay Segundo), la `Son de la Loma' de Miguel Matamoros, kaj ecx versio - laux kuba maniero - de `La Bambo'.
Amindaj en KD aux en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaux kultura projekto vere malkovrinda, se vi ne jam konas.
|